4 Aug 2026, 20:14 UTC49 views8 reactionsread 12 August 2026 Photo
Kaj jen alia ekzemplo de birda artaĵo: Gujana montarkoko far Fejsbuka artisto Pikaole, kiu specialiĝas je ikongrandaj kaj emoĵigrandaj bildetoj, kune kun aliaj artaĵoj kaj kraftaĵoj. Ŝli desegnis nur iĉojn kaj idojn, verŝajne ĉar la inoj ne aspektas tiel strange kaj nekutime 😉
🔥5🥰2👍1
24 Jul 2026, 14:05 UTC112 views10 reactionsread 12 August 2026 Photo
Vidu kia desegnaĵo de lagopo dum vintro far pola artisto little disgusting art! Mi ĉiam enviis tiajn artistojn, kiuj povas desegni bestojn, birdojn kaj ĝenerale aferojn simpligite kaj nerealece, sed samtempe rekoneble. Mi verŝajne neniam lernos fari tiel, kiom ajn mi trejnos. Ŝajne mia cerbo ne havas tian kapablon. Eĉ se mi efektive lernos tre teĥnike bone desegni, artisto mi ne iĝos.
🕊6❤2👍2
19 Jul 2026, 15:22 UTC126 views8 reactionsread 12 August 2026 Photo
Maks Mozĵuĥin el Foto Esperanta estas genia fotisto, kiu havas vere bonegajn fotojn de diversaj lokoj, aferoj, kaj, interalie, de birdoj. Iuj el liaj fotoj montras birdoj, kiujn malfacilas eĉ vidi, kaj vere malfacilas bone foti.
En ĉi tiu bildareto kiun mi ŝtelis de li, ekzemple, oni vidas krekson (Crex crex). Tiu ĉi birdo apartenas al familio de raledoj, same kiel jam menciita Virginia ralo, sed ĝi estas iom netipa…
❤3❤🔥2🕊2👍1
17 Jul 2026, 19:51 UTC101 views8 reactionsread 12 August 2026 Video
Jaro 2026 estis unu el la plej bonaj por kakapoj: tiuj ĉi draste endanĝeritaj Aotearoaj neflugantaj papagoj kovis dum unu sezono sume 98 idojn, tiel kreskiginte sian tutan populacion preskaŭ 1.5-oble 🎉
Jen oni povas vidi du kakapidojn, kiuj eloviĝis ĉi-jare dum Aotearoa somero (t.e. Nordduonsfera vintro). Esploristoj kaptis ilin por kontroli ilian sanon. Kompreneble, la birdidoj estas poste revenigotaj al la origina…
❤🔥4😁2👍1🕊1
15 Jul 2026, 20:41 UTC101 views9 reactionsread 12 August 2026 Video
Hodiaŭ mi subite ekhavis strangan deziron ŝteli ion de Instagramo. Jen filmeto el instagrama afiŝo pri kantanta upupo, kiun mi ŝtelis per @SaveAsBot
❤🔥5❤3👍1
12 Jul 2026, 12:38 UTC118 views7 reactionsread 12 August 2026 Photo
Mi ankaŭ volis afiŝi jam alian tukanon el la instagramo de Biiopaulo. Vidu kia belega birdo.
Nigrabeka montotukano aŭ simple nigrabeka tukano (Andigena nigrirostris) apartenas al la genro Andigena aŭ montaj tukanoj. Tiu ĉi genra nomo, laŭlitere tradukebla kiel "devena el Andoj", per si mem sugestas kie tiuj ĉi birdoj vivas, kaj vere la genro estas endemia en nordaj Andoj, la nordokcidenta parto de Sudamerika kontine…
❤3❤🔥3👍1
9 Jul 2026, 17:20 UTC104 views6 reactionsread 12 August 2026 Photo
Kaj jen alia tre parenca tukano el la sama instagramo de Biiopaulo.
Ruĝpuga tukaneto (Aulacorhynchus haematopygus) apartenas al la sama "sulkema" genro kiel la smeralda, sed estas klare distingebla de ĝi pro sia solide violkolore-nigra beko sen iuj brilaj flavaj aŭ ruĝaj markoj. Ĝia alia distinga eco, la brile ruĝa makulo super ĝia vosto kiu donis al la specio kaj la sciencan (haematopygus signifas laŭvorte "ruĝpuga…
❤5👍1
9 Jul 2026, 09:45 UTC83 views9 reactionsread 12 August 2026 Photo
Antaŭnelonge mi malkovris Instagram-konton de Kolombia naturfotisto Paulo Andres Garcia AKK Biiopaulo, kiu veturas tra Sudameriko kaj tre bele fotas kaj filmas diversajn animalojn, aparte kaj plejparte birdojn. Ekzemple, jen tio ĉi estas lia foto de smeralda tukaneto, relative malgranda birdo el tukana familio pri kiu mi verkis afiŝon antaŭ kelkaj jaroj. Oni ĝis nun ne interkonsentas, ĉu smeralda tukaneto estas unu s…
❤7👍1😍1
1 Jul 2026, 22:48 UTC126 views8 reactionsread 12 August 2026 Photo
Ruĝgorĝulo fotita far Andrew Gotham el Foto Esperanta. Kiu iam renkontis tiujn ĉi malgrandajn, viglajn, energiajn birdojn en naturo, tiu aprezos, kiom malfacile estas kapti tian bonan kadron. Por mi, la birdetoj kutime forflugas pli rapide ol mi eĉ povas eligi telefonon 😅
❤7👍1
27 Jun 2026, 05:23 UTC153 views9 reactionsread 12 August 2026 Photo
Jen alia foto de narcisa muŝkaptulo el la sama kanalo de Ilja Ukolov, kaj, verŝajne, el la sama lia ekspedicio. Tiun ĉi foton li faris en la sama loko kiel la antaŭan, sur nuntempe rusuja insulo Karafuto, alinome Saĥaleno, nur ne la 8-an, sed la 5-an de junio 2017. Mi estus malgaja se mi ne ŝtelus ankaŭ ĝin, aldone al la alia 😅
❤7👍1😁1
25 Jun 2026, 21:06 UTC156 views8 reactionsread 12 August 2026 Photo
Jen kian bildareton mi ŝtelis el bjelarusa birdobservanta babilejo Ціў-ціў. La aŭtorino fotis tiun ĉi birdeton en antikva rusuja urbo Suzdalo de Vladimira provinco de nuna rusujo.
La birdo estas blankgorĝa silvio (Sylvia communis, aŭ, laŭ pli ĝisdatigita taksonomio, Curruca communis). Mi jam menciis ĝin en la memeo, kiun mi sendis antaŭ kelkaj jaroj, inter multaj aliaj malgrandaj kaj malfacile distingeblaj birdetoj …
❤🔥7👍1
18 Jun 2026, 23:44 UTC135 views10 reactionsread 12 August 2026 Photo
Jen estas la plej kutimaj kolormutacioj de nimfikoj kun nomoj en la portugala (?). Mi provos traduki ilin al Esperanto:
1. Natura griza formo
2. Arlekena
3. Lutino — tio ĉi estas kutima nomo por brile flavaj kolorformoj de birdoj, do ne bezonas tradukon
4. Cinama
5. Perla
6. Blankkapa
7. Albina
8. Pastelvizaĝa
9. Arĝenta
Ekzistas multaj aliaj koloraj variaĵoj de hejmaj nimfikoj, inklude kelkajn tiujn, kiuj nur ren…
❤7🍓1👍1🔥1
Showing the 12 most recent of 12 posts we hold for @birdoj_pensoj. View and reaction counts are the latest single reading for each post, not a live figure, and a recent post is still accumulating both. A view count marked ≈ was rounded by Telegram before we ever saw it — t.me prints views in full below 1,000 and to three significant figures above, so ≈1,200,000 means somewhere between 1,150,000 and 1,249,999. Unmarked counts are exact. Text is reproduced from the public post preview and truncated for length.