16 Jul 2026, 12:13 UTC178 views6 reactionsread 8 August 2026 Photo
Partoprenu en la TEJO-bingo, helpu al TEJO kaj gajnu mojosajn premiojn.
TEJO okazigos du bingojn kun la celo akiri donacojn por si. La unua bingo okazos dum la 111-a Universala Kongreso (UK) en Graco. Kaj la dua okazos dum la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), en Tiana, Katalunio.
Ekhavu kuponon po donaco de minimume 10 eŭroj (dum UK) aŭ de nur 5 eŭroj (dum IJK). Se vi jam donacis, ne bezonas donaci denove. Sim…
❤6
14 Jul 2026, 13:32 UTC191 views4 reactionsread 8 August 2026 Photo
Malferma alvoko: iĝu kasisto de TEJO
La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kasiston por la Estraro de TEJO por la mandato 2026–2027.
Por kandidatiĝi, sendu ĝis la 31-a de julio 2026 mesaĝon al [email protected] kun via:
📄 Vivresumo
✍️ Motiviĝletero
📬 Rekomendletero
Ĉu vi konas taŭgan kandidaton? Kuraĝigu tiun kandidatiĝi aŭ kontaktu la Elektan Komisionon.
Pli da informo estas en nia retejo.
😢2❤1👍1
8 Jul 2026, 12:48 UTC250 views21 reactionsread 8 August 2026 Photo
🌍 Ekkonu la novajn reprezentantojn de TEJO!
Post nia alvoko por serĉi junulojn pretajn reprezenti TEJO-n en internaciaj medioj, ni ĝojas prezenti la elektitajn reprezentantojn, kiuj kunlaboros kun diversaj internaciaj organizoj kaj partneroj.
Jen la nova teamo:
UNOY: Vuk Mladenović
FoJE kaj Interŝanĝa grupo: Lucía Montserrat Fernández Barrera
UNESKO: Espoir Ngoma Kasati kaj Jenna Randimbison
Konsilio de Eŭropo: F…
🔥13❤5💯2👍1
23 Jun 2026, 11:01 UTC391 views5 reactionsread 8 August 2026 Photo
🏃♂️🌍 Dum la IJK en Indonezio okazis la iniciato #KuriPorKONGO, donackurado por subteni la esperantistan movadon en Kongo.
Dankon al ĉiuj, kiuj kuris, donacis aŭ helpis organizi la iniciaton! 🌍✨
🎥 Spektu la filmeton ĉe YouTube por pli da detaloj.
❤🔥5
18 Jun 2026, 11:23 UTC263 views6 reactionsread 8 August 2026 Photo
🌍 IJK en Tiana komenciĝos la tagon post la fino de UK en Graz. Kiel vojaĝi de Graz al Tiana? 🗺️
Jen la ĉefaj ebloj:
✈️ Per aviadilo: El la flughaveno de Graz ekzistas flugoj kun ŝanĝo. Tamen, la plej bona kaj rapida eblo ofte estas preni trajnon al Vieno kaj flugi rekte el ĝia flughaveno ĝis la flughaveno de Barcelono!
🚂 Per trajno: Se vi preferas ĝui la pejzaĝon kaj vojaĝi pli ekologie, vi povas fari la itineron …
❤6
15 Jun 2026, 13:09 UTC239 views6 reactionsread 8 August 2026 Photo
Kipre kaj kune 🇨🇾🌏
De la 25-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2025, TEJO organizis la seminarion "Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon" en Pervolia kaj Nikozio, Kipro, kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo kaj la Kipra Junulara Konsilio.
La seminario kunigis junulojn el diversaj landoj de la Konsilio de Eŭropo por lerni pri edukado pri homaj rajtoj, interku…
❤6
29 May 2026, 11:01 UTC321 views10 reactionsread 8 August 2026 Photo
IĜU TEJO-VOLONTULO EN ROTERDAMO🌍
TEJO serĉas 3 plentempajn volontulojn kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK) por labori en la Centra Oficejo en Roterdamo
Dum la volontulado vi povos kontribui al internaciaj projektoj, eventoj, informado, sociaj retoj, reprezentado kaj multe pli — en la koro de la Esperanto-movado.
📅 Komenco ideale: oktobro 2026
📩 Kandidatiĝu ĝis la 30-a de junio 2026 ĉe [email protected]
…
❤10
26 May 2026, 11:00 UTC322 views5 reactionsread 8 August 2026 Photo
Malferma alvoko: iĝu estrarano de TEJO
La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO por la mandato 2026–2027.
Ĉu vi volas aktive kontribui al la internacia junulara Esperanto-movado? Kiel estrarano vi povos kunlabori pri kampoj kiel kongresoj, edukado, informado, teknologio, Pasporta Servo, volontuloj kaj multaj aliaj.
Por kandidatiĝi, sendu ĝis la 30-a de junio 2026 mesaĝon al elekta.komi…
❤5
20 May 2026, 15:12 UTC330 views6 reactionsread 8 August 2026 Photo
🏡Kandidatiĝoj re-malfermitaj: iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo!
Pasporta Servo, la tutmonda reto de esperantistaj gastigantoj, denove aperos en libreta formo en 2026 — kaj ni bezonas vian helpon por teni ĝin aktuala kaj utila por ĉiuj!
🔎TEJO kaj UEA serĉas volontulojn por kunordigi la gastigantojn en diversaj landoj.
Kiel landa organizanto vi:
• kontrolos kaj ĝisdatigos la informojn de gastigantoj en via la…
❤6
18 May 2026, 10:30 UTC278 views0 reactionsread 8 August 2026 Photo
Ĉu vi volas engaĝiĝi internacie kaj kunlabori kun aliaj junularaj organizoj tutmonde pri lingvaj rajtoj kaj junularaj politikoj?
Ni serĉas individuajn membrojn de TEJO inter 18 kaj 35 jaroj, kiuj ŝatus kontribui al la laboro de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) kaj reprezenti Esperanton en internaciaj spacoj.
KER-anoj kunlaboras kun organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, Forumo Junulara Eŭropa kaj aliaj partneroj,…
11 May 2026, 12:20 UTC372 views30 reactionsread 8 August 2026 Photo
Gratulon David!🎉
La Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Eŭropa voĉdonis, kaj la nova estraro por la mandato 2026-2028 estis elektita. Inter ili troviĝas nia kara David!✨
Ekde la 1-a de julio 2026, la nove elektita estraro havos du okupatajn jarojn antaŭ si — ĝi defendos la rajtojn de junuloj kaj certigos, ke junularaj voĉoj reaŭdeblu tra la tuta Eŭropo, de la Arkta Cirklo ĝis la sudo de la kontinento.🌍
Ni tre …
❤27🦄2👏1
7 May 2026, 11:10 UTC343 views5 reactionsread 8 August 2026 Photo
Retoso 2026, la plej mojosa reta evento de TEJO, jam baldaŭ okazos inter la 8-a kaj la 10-a de majo! ⏳
La evento okazos en la Diskorda servilo de TEJO, alirebla ĉi tie, kaj promesas kiel ĉiam la plej malaĉan programon, kun interagaj programeroj, atelieroj, babilrondoj ktp.
Se vi ankoraŭ ne aliĝis al Retoso, nun estas la ĝusta momento — nepre certigu vian partoprenon!
Kaj se vi volas kontribui, ankoraŭ eblas propon…
❤🔥5
Showing the 12 most recent of 20 posts we hold for @tejoinformas. View and reaction counts are the latest single reading for each post, not a live figure, and a recent post is still accumulating both. A view count marked ≈ was rounded by Telegram before we ever saw it — t.me prints views in full below 1,000 and to three significant figures above, so ≈1,200,000 means somewhere between 1,150,000 and 1,249,999. Unmarked counts are exact. Text is reproduced from the public post preview and truncated for length.